00e_enkonduko.md 11 KB

La vorto «kulturo» havas tiom da signifoj dum la historio, ke ni komencos serĉante difinon por povi aldoni al ĝi la vorton libera, kiu estas en la nomo de la libro. La unua ĉapitro de la libro Micropolíticas: cartografias do desejo (1984), de Felix Guattari kaj Suely Rolnik, havas la titolon «Kulturo: revoluciema koncepto?», teksto, kiu provizas malsamajn signifojn de libera kulturo, kiuj povas helpi nin: la senco A estas difinita kiel kulturo-valoro kaj konformas al valorjuĝo, kiu determinas tiujn, kiu havas kaj kiu ne havas kulturon. Oni manifestas ĝin ekzemple en iuj kutimaj dialogoj, en kiuj oni diras, ke «tiu homo estas ĝentila, studis en multekostaj lernejoj, vojaĝis por la tuta mondo, havas kulturon.

La senco B estas tiu de kulturo-kolektiva animo, io, kion, malsaman ol la unua, ĉiuj havas: estas nigra kulturo, kvira kulturo, subgrunda medio. Ĝi estus la aro de produktaĵoj, valoroj, manieroj fari kaj vivi, «speco de animo iom malklara, malfacile kaptebla, kaj kiu kaŭzis ĉiuspecajn ambiguecojn dum la historio»[^2]. Al ĉiu kolektiva animo (la popoloj, etnoj, sociaj grupoj) estas atribuita kulturo; en multaj okazoj ĝi ankaŭ estas sinonimo de civilizo, io kio iĝis tre problema en la antropologio, fako en kiu la kulturo estas la ĉefa fokuso kaj kiu, pro tio mem, havas multajn konceptojn kaj debatojn[^3]. La senco C proponita de Guattari kaj Rolnik estas tiu de kulturo-varo, kiel produkto disvastigita en merkato de mona trafiko. Ĝi estas pli objektiva ol la du antaŭaj, ĉar ĝi rilatas al io, kion ni povas tuŝi kaj vidi: libron, bildon, ekzemple. Ni povus uzi ĉi tiun sencon por indiki alian nocion, tiun de kulturaj varoj, kiuj estus tiuj aĵoj disvastigitaj en merkato, kiu enhavas aliajn homojn krom la kreanto. Kelkaj ekzemploj estas desegno publikigita en blogo en la Interreto, video farita de kvar personoj en poŝtelefono kaj disponebligita en elsendflua retejo, politikaj tekstoj aranĝitaj en zina formo, por ke ili estu venditaj aŭ disdonitaj en strata vendejeto, poezia libro de eldonejo, eseo pri arto en monata revuo. Estas diversaj aliaj; sufiĉas plenumi la neceson esti aranĝitaj en iu agnoskita formo kaj disvastigitaj al diversaj homoj.

[^2]: Guattari; Rolnik, Micropolíticas: cartografias do desejo, p. 19. [^3]: Kiel multaj aliaj antropologoj, Clifford Geertz, ekzemple, parolas pri kulturo kiel diversaj vivmanieroj kaj malsamaj manieroj sin esprimi (A interpretação das culturas); Marshall Sahlins parolas pri kulturo kiel praktika racio (Cultura e razão prática); kaj Roy Wagner parolas pri la kreema eblo en la diferenco (A invenção da cultura).

En la senco A, ne estas kiel paroli pri la libereco de kulturo, kiu estas rigardita kiel valoro, ĉar, kvankam eblas skribi, ne estas logike paroli pri «libera valoro» opozicie al «malfermita valoro», ekzemple. Ulo konsiderita kiel iu, kiu havas kulturon, ne estas distingita kiel tenanto de libera kulturo. En la senco B, kulturo kiel «kolektiva animo», ĝi estas libera antaŭe; ne estas subgrundaj medioj, kiuj ne estas liberaj, nek kulturo kiel la sambo aŭ hiphopo, ekzemple, kiu estas tute malfermita kaj proprieto de unu firmao. Sed estas kulturaj varoj produktitaj en la agokampo de tiuj kulturoj, kiuj ne estas liberaj, aĵoj kiuj uzas la nomitaj kolektivaj animoj kaj ekdisvastiĝas en merkato kaj iĝas proprieto de iuj.

Estas fine la senco C de «kulturo» pri kiu ni parolos ĉi tie, pri libera kulturo: kiel kulturo, kiu estas disvastigita rezulte de difinitaj kulturaj varoj en specifa merkato, varoj kiuj estas libere alireblaj, dissendeblaj, adapteblaj kaj valoreblaj — ĉiuj trajtoj, kiuj estos traktitaj en ĉi tiu libro. Kvankam tiu kulturo estu varo, konsiderita entute kiel distinga valoro kaj frukto de kolektiva animo, kiu enhavas siajn politikojn kaj sociajn rilatojn, ĉi tiu distingo situigas nin nun en koncepto dum la sekvaj paĝoj.

Difininte molan nocion de kulturo kaj de libera kulturo, ni povas koncentri nin sur aliaj konceptoj, kiuj estas grave, ke ili estu, kvankam en minimuma versio, en ĉi tiu antaŭparolo. La nocio, ke teksto, libro, teatraĵo, bildo povus esti vendita kontraŭ difinita valoro ne estas io, kio ĉiam okazis en la homa historio, sed koncepto rigardata kiel komuna senco post la 17-a kaj 18-a jarcentoj, dum la naskiĝo de la unuaj monopoloj donitaj al presantoj, de la intelekta propraĵo kaj la aŭtorrajtoj. Antaŭ tio, estis kompreneble produktado de libroj, desegnoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, teatraĵoj faritaj kaj disvastigitaj por malsamaj publikoj, sed ne estis konsento pri, kiuj el tiuj verkoj disvastiĝus kontraŭ specifa kvanto, kiu estus pagita al lia posedanto, aŭ al kiu produktis ilin. Kaj tio ne estis pro kelkaj kialoj: unue ĉar la disvastiĝo estis limigita pro la malfacileco okazi (en la okazo de la libro, ekzemple); due ĉar la maniero ĝui tiujn verkojn estis kutime kolektiva kaj parola, ne individua; kaj trie ĉar ne estis tre klara la senco, ke specifa verko havu iun posedanton aŭ eĉ aŭtoron, kiel oni diras en la 1-a ĉapitro «Parola kulturo».

Nur komencas havi sencon la rilato de la kulturaj havaĵoj kun la varoj kun specifa prezo kaj aŭtoro, kiam en la 15-a jarcento estas kreita presa maŝino, kiu disvastigis specifajn specojn de kulturaj varoj al publikoj multe pli grandaj ol tiuj, kiuj estis ĝis tiam. Post tio establiĝas manieroj kontroli la disvastigo de tiuj varoj, kiel leĝoj, kiel la kopirajtoj, rajto ekskluzive donita al iu por produkti kaj reprodukti verkon, kiel oni priskribas en la 2-a ĉapitro «presa kulturo». Poste naskiĝas la nocio de intelekta propraĵo, kiu solidigis en la sekvaj jarcentoj kiel branĉo de la civila juro, kiu penas reguligi kreaĵojn de la homa intelekto, kiel oni montras en la 3-a ĉapitro «proprieta kulturo», sekvante rilaton, ĝis hodiaŭ kontestitan, kun la fizika proprieto.

Post la 19-a jarcento la intelekta propraĵo solidiĝas en du branĉoj. Unu el ili estas la aŭtorrajto, fondita sekvante la kopirajton, en la 18-a jarcento, en la klerisma Francio, kiel prerogativaro leĝe donita al homo aŭ firmao, al kiu oni atribuas la kreadon de intelekta verko. La aŭtorrajtoj estos siavice dividitaj per aliaj du branĉoj: la moralaj rajtoj, koncerna al leĝoj, kiuj regas la aŭtorecon de verko kaj ĝian integrecon, tio estas, la eblon ŝanĝi aŭ ne ŝanĝi specifan kreaĵon; kaj la posedrajtoj, kiuj regas la komercajn produktadon kaj reproduktadon de tiu verko. En tiu epoko jam eblas vidi, ke estis situacio pli kompleksa pri la disvastigo de verko por multe pli da homoj; ke pro tio la ĝuado de kulturaj havaĵoj iĝis malpli kolektiva kaj iom post iom pli individua; kaj ke ankaŭ la aŭtoro de specifa verko povas esti identigita kiel tiu «kiu permesas superi la kontraŭdirojn, kiuj povas okazi en serio da tekstoj»[^4].

[^4]: Kiel Michel Foucault konceptis en sia konata eseo «O que é um autor?» [«kio estas aŭtoro?»] en 1969 en Ditos e escritos, v. 3.

Fine de la 19-a jarcento kaj dum la 20-a jarcento, kiam tiuj nocioj solidiĝis en la komuna senco kaj en jura sistemo de intelekta propraĵo, estas sennombraj la manieroj, speciale en arto kaj kontraŭkulturo, respondi al tio starigita. «Ĉu mi bezonas pagi al iu por legi libron?», «Ĉu mi estas posedanto de ĉi tiu teksto?», «Kiu diris, ke mi ne povas uzi pecon de verko por fari alian, aŭ por krei novan artmanieron, novajn kulturajn havaĵojn?». Iuj avangardaj movadoj, artistoj kaj kolektivoj alfrontas la tiaman staton de la aŭtorrajto kaj de la aŭtoreco, kaj pro tio ili iĝas defendantoj de libera kulturo antaŭ ol la termino populariĝis, kaj ankaŭ estas aliaj, kiuj dubas pri la kondiĉo de originaleco de specifa verko en epoko de disvastiĝo de teknikaj maŝinoj de reproduktado kiel oni informas en la 4-a ĉapitro «rekombina kulturo».

La alia branĉo, en kiu dividatas la intelekta propraĵo, estas la nomita industria propraĵo. Ĝi estas ligita al la produktado kaj uzado de iaj produktoj en industria skalo, kiu pliigas la juran kontrolon de kreado por procezoj, inventaĵoj, desegnoj, identigitaj kiel utilaj verkoj — tio estas, kiuj estas uzataj por konkreta celo en specifa merkato, en opozicio al la aŭtorrajto, kiu regas la artan, sciencan, muzikan, literaturan kreadon kaj kiu, per tiu elpenso, ne estus utilaj. La industriaj propraĵoj havas kiel sian ĉefan registrantan elementon la patenton, publikan koncesion — do provizitan de iu ŝtata organo —, por ke certa posedanto komerce ekspluatu, ekskluzive kaj tempolimigite, specifan kreaĵon. El la inkandeska lampo al la filma fotografilo, el la fonografo de Thomas Edison ĝis la programaro, la patentoj estas monopoloj de komerca ekspluato de ideo, kiuj generas multe da mono kaj ankaŭ pro tio multajn batalojn kaj kritikajn dubojn, speciale ekde la 19-a jarcento.

La ekspansio de la cifereca teknologio kaj ĝia preskaŭa ĉieesteco en la vivo de granda parto de la pli ol sep miliardoj da homoj, kiuj loĝas sur la planedo Tero en la 21-a jarcento, kaŭzas kondiĉojn pli kompleksajn de produktado, disvastiĝo kaj komercado de kulturaj havaĵoj. Pro tio alia nocio, kiun traktas ĉi tiu verko iĝas eĉ pli fleksebla: fine kio estas kopio kaj kio estas originalo? Se la Interreto nur funkcias per kopio de datumoj kaj dosieroj, kiuj estas transigitaj kaj kunhavitaj, ĉu eblas kontroli la ludadon de muziko milionon da fojoj kopiita kaj kiu samtempe ankoraŭ ekzistas egale en ĉiuj el la milionoj da kopioj? La diskuto pri la kunhavigo de dosieroj rete kaj ĝiaj sekvoj rezultas en la 5-a ĉapitro «Libera kulturo», ne hazarde la plej ampleksa el ĉiuj.

Miljaraj tradicioj en la Ekstrema Oriento kaj en iuj originaj popoloj de Latin-Ameriko montras al ni, ke la mondo ne estas nur kion ni nomas okcidenta kaj ke la perspektivo, pri kio estas kopio, originalo, libera kaj kolektiva havas signifajn diferencojn inter diversaj kulturoj. Ili estas ideoj, kiuj invitas al ni malkoloniigi nian okcidentan rigardon aplikitan al historioj, filozofioj kaj manieroj pensi la aferojn kaj la mondon kiel ni ĝin konas, kaj serĉi malsamajn manierojn vidi tiujn aferojn, kiel estas la okazo de la koncepto shanzai en Ĉinio, sinonimo de falsa, fake, sed estas ankaŭ maniero vidi la kulturajn havaĵojn kiel ĉiam transformantajn elementojn laŭ ĉiu kunteksto, celo kaj fino, sen unika kaj sankta origino. Kaj ankaŭ la perspektivo de iuj indianaj popoloj, kiu ne apartigante la individuon de la objekto, igas la vortaron disvolvitan pri proprieto kaj aŭtorrajto nesufiĉa por esti uzita ĉe tiuj popoloj, kiel oni prezentas en la 6-a ĉapitro «kolektiva kulturo». Post la mikso de iuj el tiuj neokcidentaj spertoj cititaj kaj de rigardo el la nomita monda sudo, fine de tiu ĉapitro ni montras iujn alternativojn por la disvastigo kaj la defendo de libera kulturo hodiaŭ.