00d_prezento.md 5.2 KB

Ĉi tiu libro naskiĝas el peno date de 2008, jaro de la kreado de BaixaCultura[^1], blogo, retejo, projekto, reta esplorejo kreita de mi kaj de poeto Reuben da Cunha Rocha, tiam majstriĝontaj studentoj de publikaj universitatoj de Brazilo, kiuj ankoraŭ kredis je la estonteco. Klopodante skribi pri kulturaj produktoj, kiujn oni povus konsumi (aprezi, ŝati, taksi) en la Interreto, post malmultaj monatoj ni renkontiĝis kun la libera kulturo, tiam ideo, kiu parolis pri la ĉefa diskuto en la tiama monda Interreto: la kunhavigo de dosieroj en la reto kaj la disputoj pri la (mal)leĝeco de tiu ago. Poste ni esploris pli: libera programaro, rajtocedo, cifereca kulturo, kodumuloj kaj cifereca aktivismo venis el unu flanko; remiksoj, plagiato, alproprigo, radikala arto, kontraŭkulturo, el alia. Ni kunigis ambaŭ flankojn kun la pirateco, la kunhavado kaj la teknopolitika diskuto.

[^1]: Disponebla en https://baixacultura.org.

Dek unu jarojn poste, post pli ol tri cent tekstoj publikitaj kaj multaj debatoj, filmaj projekcioj, atelieroj, prelegoj, konversacioj kaj intervjuoj faritaj, BaixaCultura restis. Sen Reuben ekde 2010, mi devis, helpe de kelkaj homoj dum tiu periodo, teni la spacon malfermitan, nun en alia Interreto kaj kun la emo kunhavi dosierojn kaj kun la libera kulturo kun malpli da spaco ĉie. La promesoj pri radikalaj ŝanĝoj de la socio, kiun la Interreto instigis en multaj el ni en ĉi tiu epoko transformiĝis en io proksima al inkubsonĝo. En 2020 ne estis maniero fuĝi el vorto por priskribi ĝin: malutopio. Tamen la kunhavigo de dosieroj en la reto daŭras firma en la kodumulaj kaj kontraŭkulturaj spacoj; la libera kulturo daŭras kiel movado ne nur por kulturo, sed ankaŭ por libera scio kaj komunaĵoj; la rajtocedo restas kiel unu el la plej grandaj hacks en pli ol tri jarcentoj de aŭtorrajtoj en Okcidento; la libera programaro restas kiel utopio de kunlabora kaj solidara konstruo de teknologioj, kiu, nuntempe kaj preskaŭ ne, perdis la okazon esti monda realaĵo; la remikso iĝis la ĉefa formo de arta kreaĵo en mondo, kiu, pli konektita ol ĉiam, ne dubas plu, ke oni kreas nur rekreante.

Pro tiuj ĉi kialoj, ankoraŭ estas grave paroli pri libera kulturo. Rezulte de la celo debatita de multaj homoj en BaixaCultura en tiu periodo kaj en aliaj diversaj lokoj, tio, kion ĉi tiu libro intencas, estas analizi ideon, kiu komenciĝis multe antaŭ ol la Interreto kaj kiu restos dum estas homoj vivaj kreante. Tamen estus tasko ega kaj herkula paroli pri la tutaj aspektoj, kiuj estas en ideo de historio tiel granda. Pro tio la elekto trakti temon helpe de multaj fakoj — historio, juro, komunikado, arto, sociologio, antropologio, politika scienco, teknologiaj kaj sciencaj studoj, komputado —.

Disvolvita kaj disvastigita kiel ideo en la 1990-a jardeko, en la unuaj jaroj de Interreto en la mondo, la libera kulturo nutras sin rekte de la koncepto de libera programaro kaj de la rajtocedo, ambaŭ kreaĵoj rilataj al teknologiaj produktoj — la programaro — de la komenco de la 1980-aj jaroj. Ĝia bazo do rilatas al disvolviĝo de la cifereca teknologio, kaj ankaŭ ĝia popularigo estas rezulto de kunteksto de ekspansio de la informa aliro pro Interreto. Sed la ideo de libera kulturo, almenaŭ kun la perspektivo, kiun mi ĉi tie traktas, havas historion, kiu komenciĝas multe antaŭ ol la libera programaro kaj Interreto. Paroli pri liberaj manieroj de kreado, uzado, modifado, konsumado, protekto kaj reprodukto de kulturo eblas nur komprenante la manierojn produkti kaj disvastigi informon kaj kulturon en malsamaj historiaj periodoj, kiel la Antikva Epoko, la Mezepoko kaj la Moderna Epoko; konsideri la mekanismojn kreitajn per la okcidenta juro; rimarkante kiel teknologiaj inventoj kiel la preso, la kino, la radio, la fotografio, la komputiloj kaj ĉefe la Interreto havas grandan gravecon en la ŝanĝoj de ĉiuj aspektoj de kultura kreado. Paroli pri libera kulturo ankaŭ estas rigardi kiel estis konstruataj la ideoj de aŭtoreco, intelekta havaĵo, originalo kaj kopio, sen forgesi la nociojn de la Ekstrema Oriento kaj de la indiĝenaj popoloj de Ameriko pri tiuj aferoj; ankaŭ estas vidi kiel homoj, grupoj kaj movadoj renversis la tiaman staton de la kulturaj kreado kaj disvastigo en siaj epokoj, speciale dum la 20-a jarcento, kaj de la politikaj implicoj de iliaj agoj.

Pensita dum multe da tempo kaj fine post la komenco de ĝia verkado en 2019, ĉi tiu libro esploras la liberan kulturon ankaŭ pri du konataj aspektoj: tiu pri la pago al la kreantoj, kiu devus garantii la daŭrigon de la produktado de iliaj verkoj, kaj tiu pri la aliro, (re)uzado, disvastigo de la verkoj, kiu promesus al la homaro la rajton ĝui kaj rekrei ilin. En tiuj du vidoj, multfoje rigardataj kiel malaj, estas nuancoj kaj demandoj, inter ili tiu pri la propra nocio, ke iu povu esti proprietulo de ideo, melodio, frazo, bildo, teknologio, kaj tiu pri la opinio, ke verko ne povu esti kunhavita aŭ konsumita kontraŭ neniu pago al kiu kreis ĝin. Por mi la celo de ĉi tiu libro estos atingita, se fine oni komprenus, ke estas multaj pliaj nuancoj (kaj diferencoj) por vidi kaj kompreni la liberan kulturon ol kiujn vi pensas.


Leonardo Foletto

São Paulo, vintro de 2020