90_epilogo.md 2.9 KB

Post paroli tiom pri kreo, reproprigado, proprieto, kopio, komuno, rajtocedo kaj aŭtorrajto tra la tempoj, de malsamaj lokoj kaj mondaj vidoj, indas demandi: kaj ĉi tiu libro, kiu estas la marko de la aŭtoro por kopiado, uzado (privata aŭ publika), citado kaj reproprigado? Oni adoptas iun licencon, kiun?

Mia — nia, ĉar, kvankam estas nomo antaŭ ĉi tiu verko, ĝi ne ĉesas esti kolektiva, kiel vi rimarkis dum la legado — elekto estas la licenco, kiun la rajtocedo reprezentas: Creative Commons CC BY SA[^298].

[^298]: Ĝia teksto estas tute disponebla ĉi tie: https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/.

![Licenco Creative Commons BY-SA](bildoj/Creative_Commons_BY-SA.png)

Ĝi diras, ke ĉi tiu verko povas esti kunhavita —kopiita kaj redistribuita — per kia ajn komunikilo kaj formo kaj adaptita — remiksita, ŝanĝita — por ĉia celo; se estas atribuo de aŭtoreco, kio signifas, ke ĉiu uzo devas mencii tiun, kiu skribis ĉi tiun verkon kaj kie ĝi estis modifita — mi supozas, ke kiu volus kunhavi, uzi kaj adapti ĉi tiun libron faros tion racie —, kaj ke ĉiuj ajn modifitaj verkoj de ĉi tiu estas kunhavita per la sama licenco priskribita ĉi tie, garantio kiu ne permesas la malfermadon de ĉi tiu verko per licenco, kiu restriktu ĉiujn la indikojn antaŭe nomitajn.

La atingo de ĉi tiu licenco aplikas al la materiaj manieroj per kiuj ĉi tiu verko disvastiĝas: presita kiel libro, en dosierformo de cifereca libro kaj publikigita en partoj en retejoj. La elekto de ĉi tiu naskiĝas de la supozo, ke ĉi tiu verko nur ekzistas, ĉar multaj aliaj ekzistas, kaj ke instigi la kreon de novaj verkoj estos laŭdo al la ideoj, kiuj ĉi tie troviĝas. Ni scias pri la ebloj de malkonvena kaj pigra proprigado, kiun multaj jam faris kun similaj verkoj, sed ni elektas preni riskon por garantii, ke ĉi tiu libro estu libera por pluraj celoj, inkluzive la komerca.

Tiurilate ni instigas la uzon, la reproprigadon kaj la (re)vendon de ĉi tiu verko por fortigi malgrandajn eldonejojn kaj alternativajn markojn, se la gvidadoj jam montritaj estas respektitaj; se vi volus fari tion, ni iĝus feliĉaj, se vi sciigos nin. Ni memorigas tamen, ke la laboro de sendependaj eldonejoj kiel ĉi tiu bezonas esti rekompencita, por ke ĝi ekzistu plu. Pro tio konsideru aĉeti ĝin presitan kaj tial valorigi la eldonajn kaj grafikajn elektojn faritajn ĉi tie, kaj ankaŭ la monan investon faritan — tio estas kion faros, ke aliaj verkoj kiel ĉi tiu estu publikigitaj. Fine ni memorigas, ke la plej bona sperto legi ĉi tiun tekston — kiel multajn aliajn — estas tiu favorita per ĉi tiu invento de miloj da jaroj nomita presa libro, kun la papera odoro penetrante en la naztruoj kaj instigante malrapidan legon, per diversaj notoj kaj substrekoj, kiuj instigas dialogojn kaj ebligas al ni unikan kaj neordinaran sperton scii.