Author: Jorge Maldonado Ventura Category: Bash Date: 2018-12-21 00:55 Modified: 2022-11-04 22:24 Lang: eo Slug: wget-descargar-todos-los-archivos-de-web-según-expresión-regular Tags: elŝuti, regula esprimo, wget Title: Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimo Save_as: wget-elŝuti-ĉiujn-dosierojn-de-retejo-laŭ-regula-esprimo/index.html URL: wget-elŝuti-ĉiujn-dosierojn-de-retejo-laŭ-regula-esprimo/
Ni trovis retejon, kiu havigas multe da dosieroj en PNG-aranĝo, MP3-aranĝo aŭ ajne nomita kaj ni volas elŝuti ĉiujn. Se estas multaj, fari tion per muso ne estas rapida.
Per GNU wget ni povas facilege solvi ĉi tiun problemon. Ni simple povas plenumi komandon kiel ĉi tiu:
:::bash
wget -c -A '*.mp3' -r -l 1 -nd https://www.esperantofre.com/kantoj/kantomr1.htm
La agordoj havas la sekvajn signifojn:
-c
: daŭras la elŝuton de dosiero parte elŝutita.-A
: nur akceptas dosierojn, kiuj kongruas kun regula esprimo
*.mp3
.-r
: rikure.-l 1
: unu nivelo de profundeco (t.e., nur la dosieroj ligitaj
de la skribita retejo).-nd
: ne kreas dosierstrukturon; nur elŝutas ĉiujn dosierojn en la
nunan dosierujon.