arreglar-o-matar-el-JavaScript-instalado-automáticamente.eo.md 9.5 KB

Author: Jorge Maldonado Ventura Category: Opinio Date: 2019-01-02 19:35 Lang: eo Slug: arreglar-o-matar-el-javascript-instalado-automáticamente Save_as: ĉu-ripari-aŭ-forigi-la-aŭtomate-instalitan-Ĝavoskripton/index.html Tags: Abrowser, konsilo, kritiko, programistoj, Google Chrome, Firefox, Icecat, Iceweasel, Interreto, Ĝavoskripto, retiloj, retejoj, libera programaro, Richard Stallman, Triskelo, Vindovo Title: Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton? URL: ĉu-ripari-aŭ-forigi-la-aŭtomate-instalitan-Ĝavoskripton/

Ĉi tiu artikolo estas traduko el angla de artikolo «Fix or Kill Automatically Installed JavaScript?», publikigita de Julie Marchant sub permesilo CC BY-SA 4.0.

En la eseo de Richard Stallman «La kaptilo de Ĝavoskripto» (angle «*The Javascript trap*») estas montrita, ke la homoj plenumas proprietajn programojn, kiuj estas aŭtomate, silente instalitaj en iliaj retiloj ĉiutage. Fakte li grande reduktis gravecon al problemo; ne nur la plejparto el la uzuloj plenumas proprietajn programojn ĉiutage nur retumante en la Reto. La Kaptilo de Ĝavoskripto estas tre reala kaj abunda; oni diras, ke la Reto estas tiel difektita sen tiuj mallaŭnormaj HTMLaj kromaĵoj, normale proprieta, kiel la retiloj jam ne eĉ oferas videblan opcion por malebligi Ĝavoskripto; malebligi Ĝavoskripton, oni argumentas, nur kaŭzos konfuzon.

Estas evidenta, ke ni bezonas solvi tiun problemon. Tamen koncentrante sin pri ĉu skriptoj estas «triviala» aŭ libera, S-ro Stallman forgesas kernan aspekton: ĉi tiu aŭtomata, silenta agmaniero de programa instalado mem estas la kerna problemo. Ke la plej da koncernaj programoj estas proprieta, estas nure kromefiko.

Respondante al artikolo de la S-ro Stallman, kromprogramo por Firefox kaj retiloj devenitaj de Firefox nomita LibreJS estis programita. Ĉi tiu kromprogramo analizas aŭtomate la tutan Ĝavoskripton en unu paĝo por determini, se ĝi estas triviala aŭ libera; se unu el ĉiu kondicioj estas determinita kiel vera, la programo estas plenumita. Kontraŭe ĝi estas blokita. Mi aprezas la projekton de LibreJS kaj kion ĝi klopodas. Sed mi pensas, ke LibreJS estas fundamente la erara maniero por solvi la problemon.

Nun LibreJS fiaskas, ĉar ĝi bezonas aranĝon, kiu ne estas rekonita ie ajn, sed teorie tio povus solviĝi estonte, do ni supozu tion. Iru ni eĉ pli fore kaj supozu, ke LibreJS havas tiel sukceson, ke kaŭzas, ke granda parte de la Reto eldonu skripton sub liberaj permesiloj kaj dokumentas la permesilojn en aranĝo komprenebla de LibreJS.

Ĝi ŝajnas bonege en simpla vido, sed la sekvo estas, ke la programoj estadas instalitaj silente en niaj retiloj ĉiutage. La nura diferenco estas, ke LibreJS pensas, ke la programoj estas liberaj.

Mi ne volas minimumigi la gravecon pri, ke la tutaj programoj estu liberaj. Tamen, kiam ajn programaro estas instalita aŭtomate en niaj komputiloj laŭ la peto de alia persono, tio faras ekzerci la liberano 0 dece malebla. Oni premisas, ke vi volas ĉiom da tiuj Ĝavoskriptaj programoj, kiuj povas facile sumi centojn de novaj skriptoj ĉiutage, por esti plenumita en via komputilo, tipe antaŭ vi eĉ havas okazon por kontroli la fontkodon.

Eĉ pli malbone, la aŭtomata sistemo de instalado de programaroj nur instalas la programaro kelktempe, por esti plenumita unufoje. Efike, kiam ajn la servilo ĝisdatigas Ĝavoskriptan programon, kiu estas sendita al la uzulaj retiloj, tiu ĝisdatigo estas impozita al la uzuloj. Eĉ se la skripto estas libera, kiel se ĝi havas integritan kaŝenirejon.

Tio estas simile al afero pri "tiviĝo" (angle tivoization), kie vi povas teorie havi la liberecon de kontroli, kion faras la programon, sed vi ne povas praktike kaŭze de la cirkonstancoj. Ne estas sifuĉa havi la teorian kontrolon. La reala kontrolo estas ankaŭ bezonata. En la afero de Ĝavoskripto, ĉi tiu manko de kontrolo ne estas maliĉe farita, sed pli ĝuste rezulto de retaj retiloj supozante malzorge, ke la uzulo deziras la plenumo de ĉiu skripto, kiun Reto-paĝaro povas rekomendi. Tio ne estas necese vera. Ĝi estus kiel se Vindovo estu instalita en mia maŝino ĉiukaze mi legu artikolon, ke rekomendu la uzon de Vindovo, aŭ kiel se ĉiu blogaĵo, kiu parolas pri kiel bona estas Chrome okazigu aŭtomate la instaladon de Chrome en mia sistemo.

Kion ni povas fari? Mi konas du eblajn solvojn.

1a Solvo: Repari Ĝavoskripto

La unua ebla solvo, kaj la pli evidenta, estas aliigi la agmanieron de la Retaj retiloj respekte pri la petoj de Ĝavoskripta programaro. Mi proponas, ke, por ke la sistemo estas akceptebla, devas esti plenumitaj la sekvajn kondiĉojn:

  • La retilo devas instali la Ĝavaskriptan kodon daŭre, kaj nur se la uzulo permesas ĝin specife iamaniere.
  • La retilo devas ebligi al uzulo instali ajn skripton, ne nur la skripton petita de la retpaĝo.
  • La retilo ne debas ĝisdatigi neniun Ĝavoskriptan kodon aŭtomate, escepte se la uzulo precizigis tion, kaj la uzulo devas povi elekti el kie venas tiuj ĝisdatigoj.

Vi rimarkos, ke la aŭtomata permesila detekto ne estas inkludita en neniu el tiuj. Kiel uzulo havigas nur liberan Ĝavoskripton sen kontroli permane ĉiun fontkodan dosieron? La solvo estas fakte tre simpla: same kiel ajn alia libera programaro. Mi konfidas, ke la programistoj de Triskelo nur inkludos liberan programaron sen fiaj funkciaroj en la deponejo de Triskelo. Kunokaze la programistoj de Triskelo povas protekti la Triskelajn uzulojn kontraŭ fiprogramoj, proprieta aŭ ne; LibreJS ne. Simile, ni povas krei kaj funkciteni deponejon de libera Ĝavoskipta kodo.

Por funkciigi tion, la Ĝavoskriptaj instalitaj programoj devus ankaŭ funkcii en ĉiu Retpaĝo, kiu ĝin petas, ne nur en unu paĝo. Kion jam instalitan Ĝavoskriptan kodon uzi defaŭlte povas esti determinita akirante haketon de la malpliigitaj instalitaj skriptoj, kaj poste akirante haketon de petitaj skriptoj post malpliigi ilin same. Se tio ne liveras trafon, la dosiernomoj de la skriptoj povas esti kontrolita serĉante trafojn aŭ kvazaŭtrafojn, kaj oni povas demandi al la uzulo, se devas la skriptoj esti uzitaj. Ajn tipo de datumbazo en la uzula retilo specifante retejojn, en kiuj iajn skriptojn devas esti uzitaj, estus ankaŭ utila.

Mi supozas, ke ĉi tiu maniero kaŭzu konsiderindan kiomon da penon, kaj tio estas verŝajne la kialo, por ke la programisto de LibreJS ne klopodis ĝin. Ne helpas, ke funkciigi tion fideble signifu daŭran laboron por ĝisdatigi la aliigojn de la Retejoj.

2a Solvo: Forigi Ĝavoskripton

Kiam mi proponis ion kiel 1a solvo en la dissendolisto bug-gnuzilla, respondo diris, ke ekzistas solvo tre pli simpla: anstataŭ ripari Ĝavoskripton, ni povus simple malŝalti la plenumon de Ĝavoskripto tute (alidire forigi Ĝavoskripton). Kompreneble, vere mi povas diri la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton. Ne estas nenio malbona en la ĉitaga uzo de Ĝavoskripto por programi kromaĵojn de Firefox, ekzemple. Oni povas eĉ programi skriptojn kaj kromaĵojn de uzuloj por anstataŭigi gravan Ĝavoskriptan proprietan kodon.

Tamen en ĉi tiu solvo ne mankas problemoj. Konkrete, tio bezonas masivan socian aliigon, sed pli malgranda ol tiu, kiun LibreJS klopodas. Retiloj forigantaj subtenon de Ĝavoskripto povas helpi efektivigi la planon, sed estas problemo de ovo kaj kokino en la racio, ke multaj retiloj sen subteno por Ĝavoskripto estos rigarditaj kiel malsupera, dum multaj retejoj bezonas ĝin.

Ebla intermeza punkto por tiu fino povas esti, ke retilo subtenu Ĝavoskripton, sed ĝi havu ĝin maleblita defaŭlte kaj permesu al la uzulo facilan manieron de ebligi portempe la plenumon de Ĝavoskripto en unu sola pâgo; tiel la uzulo havos sperton sen Ĝavoskripto, sed ankoraŭ havos la opcion de uzi Ĝavoskripton por paĝoj, kiuj bezonas ĝin sen tiel granda maloportunaĵo kiel ĝi iĝas la retilo malmulte uzebla. Eĉ ĝi havus la bonan kromefekton iĝi la retuma sperto ĝenerale glata por uzuloj; multaj retejoj havas ega Ĝavoskripta ŝvelo, kiu povas esti evitita plene nur malebligante Ĝavoskripton.

Konkludo

Ĉiuj el tiuj agmanieroj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

La unua solvo povas doni bonajn rezultojn tuj por aĵoj kiel Diaspora kaj Reddit: retejoj kies Ĝavoskripta kodo estas bezonata, sed plejparte libera. Eble tio ne estigus grandan aliigon en la Reto (se eĉ ion), sed ĝi ne bezonas fari tion por funkcii. Tamen bezonus laboron agordi la agmanieron de retilo pri Ĝavoskripto laŭcele, kaj estus tre pli laborema ĝisdatigi deponejon de Ĝavoskriptaj liberaj programoj.

La dua solvo estas tre simila ol kiu LibreJS klopodas fari nune, sed en malpli grandeco. Tio dependas de aliigi la Reton: konvinkante al la plejparto da Retaj programistoj pri ĉesi bezonigi Ĝavoskriptan kodon. Se tio funkcius, ĝi povus funkcii spektakle. Aliflanke tio povus fiaski senpene spektakle aŭ simple krei alian ekstran manieron de instali programaron silente kaj aŭtomate en la retiloj de uzuloj, kiu iĝas populara.

Mi ne estas certa pri kio estas pli bona, sed LibreJS ne estas nek bona solvo, nek bona tempa riparo, nek eĉ paŝo al la korekta direkto. Ĝis libera retilo, kiu riparu Ĝavoskripton adekvate estu disponebla, ĉiu kiu volas liberecon en sia komputilo devos malebligi ĉiun normalan plenumon de Ĝavoskripto en siaj retiloj, eĉ se la kodo estas libera, kaj la Retaj programistoj, kiuj volas respekti la liberecon de siaj uzuloj, devos labori por forigi ĉiujn bezonaĵojn de Ĝavoskripto el siaj paĝaroj.